P

pafilo  Fero. SJhE11.
pagi  poparte: *Por tiu awto devas balbuti 250 monate. SJhE4.
paroli
I) Parolmaniero:
 A) Akchento: *Oficialeca kaj senakchenta vocho.
 B) Lispi: *mifpronontfi la fiblajn kaj aw gingivajn konfonantojn.
II) Slange:
 A) al iu, ne ghenerale: *Adresu viajn vortojn. *Kritiko malbone adresita.
 B) Eldiri antawe ne eldiritajn sentojn: *Aerumi sian koron.
 C) En Esperantujo, paroli
  i) en la nacia lingvo de iu alia: aligatori;
  ii) nacian lingvon fremdan por ambaw: kajmani;
  iii) en sia nacia lingvo: krokodili.
 D) i) Haltigi parolanton: amputi.
  ii) Kvazaw dirata al kumparolanto, sed celata por cheestanto kiu enmiksighas neinvite: *Donu cigaron al li.
  iii) Haltigi iun kies parolmaniero oni ne akceptas: *Mi ne estas via frat(in)o!
  iv) Dawre ripeti la samon: Gurdi.
  v) Krude interveni: *Subite li enhakis en nian konversacion.
 E) Prezenti ideojn, aferojn
  i) de iu alia kiel siajn: aneksi.
  ii) tiel ke kritikindajhoj aspektas kiel malgravaj: *Gladi  la aferon.
  iii) sennuance: *Mankas nuancoj.
  iv) senorde kaj mikse: gulasho.
  v) el sia vidpunkto: *el sia angulo...
  vi) ech se oni ne estas envolvita: *El mia fotelo, mi dirus...
  vii) ne por publika diskonigo: *Por hejma uzo mi povas diri al vi, ke mi planas...
  ix) ghuste: *Nun ni metu la hokojn sur la w. Meti punktojn sur i.
 G) Rakonto
  i) tre longa: *Mi eliris, char la balado komencis tedi min.
  ii) senhalta: vorto-diareo.
  iii) kun nenecesaj ornamajhoj: kun (tro da) franghoj.
 H) Akre diri: *Li bekis 'silentu!'.
 I) Facile eldirighi: *La aktoro diris: 'tiu frazo ne bekas'.
 J) Komprenigi: *Chu mi brajligu tion por vi?
 K) Konvinki
  i) per granda kvanto da argumentoj: *Ili buldozis min.
  ii) per decida argumento (kontraw io): la fina frapo.
 L) Paroli al, ne kun homoj: *Oni ne povas paroli kun li, li nur donas bultenojn.
 M) - pri tute alia temo: *Tio estas alia chapitro!
 N) Li mem spertu la konsekvencojn, ne atentu kion li diras, ne ghenighu de li: *Lasu lin fritighi en propra graso.
 O) Tre profunde, serioze, elcherpe, harfende: Ghisfundamente diskuti ion.
 P) Sensignife: *Multe da gaso.
 Q) Trafe (trafa rimarko): *Golo! *En golujo!
 P) Podio: eshafodo. 1OB68; PIV; SJhE1; 2; 4; 5; 6; 7; 9; 10; 13; 14; 15.
Parencrimoj
>Rimoido en kies rimvortoj la konsonantoj, aw unu konsonantparo, estas parencaj inter si.
I) Rimvaloro.
 A) Unuarangaj: B-P, D-T, Gh-Ch, G-K, R-L, V-F, Z-S, Jh-Sh, M-N. La parecrimo ilin uzas, kvazaw ili estus konsonantoj samaj.
  i) Plej bonaj: Gh-Ch, Jh-Sh, Z-S, V-F, B-P.
  ii) Malpli bonaj: G-K, D-T.
  iii) Malplej bonaj: M-N, R-L.
 B) Duarangaj: B-V, P-F, D-Z, T-S, Gh-Jh, Ch-Sh. La kunsonoro de tiuj chi paroj estas multe pli malbona, ili plejparte tute ne tawgas kiel rimantaj paroj.
II) Akcento. La parecrimo povas esti
 A) Simpla, kiam la akcentan vokalon sekvas nur po unu konsonanto, parencaj inter si: *a) ajho-pasho; b) nuko-jugo; c) pasema-venena.
 B) Duobla (plej malfortaj rimoj, prefere evitindaj), kiam la akcentan vokalon sekvas po du konsonantoj, kaj ambaw estas parencaj al la respektivaj konsonantoj de la alia rimvorto: *fremda-penta.
 C) Kombina (plej bonaj, tute egalvaloraj al la pura rimo), kiam apud la konsonantoj parencaj trovighas ankaw konsonantoj samaj. Ghi povas esti
  i) Antawkombina, kiam la samaj konsonantoj antawas la parencajn: *planto-lando.
  ii) Postkombina, kiam la parencaj antawas la samajn: *kadro-patro.
  iii) Interkombina, kiam la samaj chirkawfermas la parencan: *montri-tondri.
III) Helpate de kombino, oni povas uzi ankaw duarangajn parencparojn (*sabro-kadavro, korpo-orfo), ech konsonantparojn ne parencajn: *go-do (fingro-cindro).
IV) Ankaw la vokalo ne estas indiferenca: U fortigas la rimefekton: *brulo-muro estas pli bona rimo ol belo-vero.
V) Oni povas plifortigi la rimefekton de malfortaj parencrimoj per superrimado. Venghema-matena estas ne tre fortaj rimoj, sed *venghema-senghena estas rimo eminenta. LSF96.
Participo   = 'i-o-a: -anta, -ata, -inta, -ita, -onta, -ota
I) estas uzata
 A) kun verba valoro:
  i) kiel objekta predikativo en atribua agpropozicio, post verboj de sensado: *Mi vidis virtulon forlasita, kaj liajn infanojn petantaj panon;
  ii) kiel adjekto esprimanta la manieron, kawzon, koncedon, kondichon aw supozon, kaj karakterizita per la finajho -e: *Forlasite de sia edzo, shi tamen estis felicha; *la unuaj vojaghantoj, traveturante (=kiam li traveturas) Ewropon... (* traveturantaj);
 B) kun adjektiva valoro, kiel epiteto, esprimas la sencon KIU...-AS: *la unuaj vojaghantoj traveturantaj Ewropon (= kiuj traveturas, * traveturante)...;
  i) la participo montras chiam pli-malpli longan, sed nature momentan agon, dum la adjektivo el la sama radiko montras konsistigan econ: *Charma junulino * chies orelojn charmanta kanto;
  ii) la preterita pasiva -ita montras chiam finitan agon: *Mono havata estas pli grava ol mono havita;
  iii) la prezencaj -anta, -ata esprimas nuntempon, dawron aw ripetadon: *Ni bataladu, kune tenataj per unu bela espero;
  iv) la futura havas la saman signifon kiel che la malsimplaj tempoj: *Leteroj, ankoraw skribotaj, ne povas esti jam responditaj.
II) La tempo de la participoj ne havas principon absolutan, sed relativan al la tempo de la predikato, t.e., al la tempo pri kiu oni parolas: *Li vidis anghelon starantan kun glavo en sia mano. PAG; KL82.
Rimarko: *Ĉar nur en songhopovo labirinta / etulon kontraw noktdangher' mi gardis; / nur songhe la vizaghon mi rigardis, / vizaghon de l' infan' neniam eksistinta. Analogio instruas nin: se vivinta estas homo post la vivo, sekve ne plu vivanta kaj do mortinta, ekzistinta estas homo post sia ekzisto, sekve ne plu ekzistanta… Krome, se neniam mortinta egalas al plu vivanta, neniam ekzistinta egalas al plu ekzistanta, Dinwoodie ne diris tion, kion li pensis, kaj tre vershajne nekonscie li diris tion, kion li sopiris. 0806Mto21.
→Aspekto 

pasigi  *Mi komprenas, ke vi domaghas la du monatojn, kiujn mi pasigis en Parizo.... TCiv109.
Pasiva vocho  En la pasiva vocho oni povas uzi nur ag-verbojn; sed chiufoje, kiam verbo postulas vorton, por ke ghia signifo mem estu determinita, oni povas uzi ghin pasive: *Iri longan vojon; plena konscio pri la irota vojo.
I) Rezultverboj: esti
 A) -ata (*la domo estis konstruata = oni konstruadis la domon),
 B) -ita (*la domo estis (definitive) konstruita),
 C) -ota.
II) Senrezultverboj: esti
 A) -ata,
 B) (*esti amita = chesi esti amata)
 C) -ota
III) Volitiva: esti -enda.
IV) Tempoj DAWRO SEN REZULTO
(ami, regi)
DAWRO KAJ REZULTO
(detrui, kondamni)
REZULTO SEN DAWRO
(forgesi)
PRESENCO
latine <amor>
greke <lúomai>
*La lando estas regata de regho

ESTAS -ATA

*La akuzito awskultas senmove la vortojn, per kiuj li estas kondamnata
ESTAS -ATA
*Chiutage shlosiloj estas perdataj en la grandaj hoteloj
ESTAS -ATA
IMPERFEKTO
lt. <amabar>
gr. <elyómen
   *La lando estis regata de regho

ESTIS -ATA

*La akuzito estis kondamnata, kiam li subite svenis
ESTIS -ATA
*Tago post tago, mono estis perdata per tiaj bagatelajhoj
ESTIS -ATA
AORISTO
lt. <amatus sum>
gr. <elúthen>
-
*Post longaj diskutoj, la akuzito estis kondamnita je morto
ESTIS -ITA
*La shlosilo estis perdita ne de mi, sed ja de vi
ESTIS -ITA
PERFEKTO
lt. <amatus sum>
gr. <lélymai>
-
*La prezidanto finis legi la decidon: la akuzito estas nun kondamnita
ESTAS -ITA
*Mia shlosilo estas perdita

ESTAS -ITA

PLUSKVAMPERFEKTO
lt. <amatus eram>
gr. <elelúmen>
*En tiu tempo la lando estis respubliko, sed ghi estis antawe regata de regho
ESTIS -ATA
*La akuzito estis jam kondamnita, kiam la polico malkovris lian senkulpecon
ESTIS -ITA
*Pli frue, mia shlosilo estis jam alian fojon perdita

ESTIS -ITA

> Kompleksaj tempoj de la verbo.
V) Stilo.  Uzi aktivan formon anstataw pasiva:
anstataw
skribi
*La drogacho estas produktata de kolombianoj
*La drogachojn produkas kolombianoj
PAG§113;  LkV189; MJh37.
pensi  Pripensi: *Momenton, mi unue komputos.  SJhE20.
pentristo  Tolshmiristo. VN57.
per  karakterizas
I) la adjektojn instrument-indikajn:
 A) ilon: *Bati per martelo;
 B) korpoparton
  i) sentorganon: *Ni vidas per la okuloj kaj sentas per la nazo;
  ii) ies tenantan korpoparton: *Shi falis, sed ekkaptis min per la (=shiaj) manoj je la (=miaj) piedoj (>je)
 C) achetprezon: *Acheti la domon per kvin mil frankoj (>por, pro);
II) che ad-substantivo derivita el alternsubjektaj verboj, la ajhan subjekton (*amuzo per gastoj
>de IIB, fare de I);
III) che medialaj verboj, influanton de la ago: *ne chiam per agho mezurighas sagho;
IV) la suplementon de rimedo: *mia foriro per vagonaro;
V) manieron, kiam la adjekt-substantivo indikas rimedon, kvaliton, instrumenton, korpoparton, helpe de kiu la ago okazas, kaj la manieron de la ago montras epiteto aw suplemento de tiu substantivo: *Tremi per la tuta korpo. PAG§§138; 205; 206; 209.
peranto  *Nia anso che tiu organizajho estas s.ro N. SJhE2.
periodajhoj  Bildstrio Fangazeto, fanzino, fervorgazeto  Flava gazetaro  Komikso
piedoj  Barghoj. Hufo. Iri piede: hufi. SJhE4; 16.
pisi  *Akvumi la florojn.*Forporti la bieron. SJhE2; 5.
plej  *Kiam la mizero estas plej granda, Dio estas plej proksima. *Li estas la plej richa el ni chiuj. *Li estas la plej richa homo en la mondo. PAG§70; 73.
pli  *Shi estas pli juna ol shia fratino: shi estas la pli juna.  *La pli forta el la (du) manoj.  *Unu chevalo helpas pli ol unu homo (helpas) * Unu chevalo helpas pli ol unu homon (ghi helpas du homojn). PAG§72; 178 IIb.
  pli ol unu
I) Emfaza: singularo. *Tiun esprimon oni trovas che pli ol unu awtoro.
II) Senemfaza senco: pluralo kaj dividstrekoj. *La plej bona maniero estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus "vi". PAG§33B.
  pli, plu  Pli (grado, kvanto); plu (dum pli longa tempo, ghis pli malproksima punkto):
*Li drinkis pli ol ni chiuj, malgraw siaj promesoj, ke li ne drinkos plu. KL52.
  plie
I) = Krome: *plie, li diris ke....
II) = Prefere: *tio estas plie eraro ol peko. PAG§90, IX.
Pluskonsonanta rimo  Rimoido, en kiu unu rimvorto havas inter la rimelementoj je unu konsonanto pli, ol la alia. La pluskonsonanto povas esti
I) J. *Filo de pashao haltus je neniam, / sed falegis teren la cheval' sub li jam. Tiu chi rimspeco donas bonan rimefekton nun che la rimvokaloj E kaj I.
II) R, L (kaj K en la sola rimo sankta-...anta). Chiokaza la rimvortoj devas esti almenaw dukonsonantaj (krom la pluskonsonanto): *simple-grimpe, tondro-ondo. LSF101.
po  >Numeraloj.
polico  Alibio: kovrajho. Prizorgi alibion: *Mi kalkulas (pri tio) ke vi kovros min. SĴE21.- Enketado.-
Gardostari che krimo: kovri. SĴE21.- Kashighi: subkovrilighi. SĴE21.
Kawcio.- Puzlobildo.- Ricelado.

Kashita mikrofono: cimo.
Malliberejo: *Ses monatoj da ferio li havas (je shtataj kostoj).- *Nun li estas for por du semajnoj.
Mankatenoj: braceleto.
Ne-uniformita: civilulo.
Situacio kreita de -: *La tuta rakonto estis fabrikajho de la polico. SJhE6; 7; 10; 12.
politiko  *Kiu organizis chi tiun cirkon? Eskapismo.- Kampanji: *Nun li kisas bebojn, sed atendu ghis post la elektoj.- Maldikhawta shtatestro.- Palavro.- Pintkonferenco.- Politika ghusteco.- Politikistoj senhonorighis.- Subachetsumo.- Shablonaj esprimoj.- Shmirmono.- Verkoj plataj kaj primitivaj. SJhE4; 7.
por
I) Karakterizas la substantivan suplementon de destinateco: *Glaso por vino. Shtono servis al ili por segho (>de).
II) Uzata post adjektivoj kiam enestas ideo pri celo: *Preta por fari.
III) Nerekta predikativo (= rigardi, taksi ion ia): *Mi prenis vin por iu pli merita.
IV) Intereso, profito, utilo: *Chiuj por si, por chiuj Di'.
V) Identigo: *Mi donas al vi la landon por eterna posedajho.
VI) Vendprezo, kaj ghenerale, intershango (vendi, acheti): *Vendi la domon por dek mil frankoj (>per, pro).
VII) Sinteno: *Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.
VIII) Tempe: signifas
 A) ke la plej malfrua dato povas esti ankaw la esprimita dato mem (>antaw): *Mi sendos la artikolon por dimancho (plej malfrue en dimancho);
 B) la dawron de la stato kiu sekvas agon: *Li forveturis por tri tagoj;
 C) futura senlima dawro: *Desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por chiam, por eterne. PAG§§133; 144;175; 193,1; 193 II; 200 I; 209; 211.
  por ke  Post POR KE oni uzas
I) volitivon: *Li ne venis por nenio: li venis por ke la festo akiru pli elstaran reliefon.
II) indikativon, se la subpropozicio indikas la jam atingitan celon de la chefpropozicia ago: *Sola mispasho sufichis por tio, ke nun li havas nenian reputacion. KL59; 118.
Posedo
  Suplemento  La suplemento de - indikas la havanton, al kiu la determinato apartenas.
I) >de
II) *Hotelo CHE l'Ora Cervo. PAG§133.
  Posesivaj
      ADJEKTIVOJ
*Chu vi trovis mian bluzon? -Jes, mi trovis la vian kaj la mian, sed ne trovis tiun de Felikso. *Chu vi vidas la nigran veston? Mi nur vidas la / tiun verdan. Oni ne diras "la de" Felikso, sed "tiu de" Felikso. KL34.
      PRONOMOJ
Demanda: kies? = de kiu(j)?
Rilata: kies = de kiu(j)
Montra: ties = de tiu(j)
Nedifina: ies = de iuj
Kolektiva: chies = de chiuj
Nea: nenies = de neniu
 *Kies panon oni manghas, ties vorton oni parolas. *Mi ne sekvis ties konsilon. *Li awdis ies vochon. *Esperanto estas nenies proprajho, kaj ghi estas chies proprajho. KL33
post
I) Tempo
 A) pli malfua ol alia: *Sagha hundo post la vundo;
 B) signas futuran tempadjekton: *Li foriros post tri tagoj; shi mortis tri tagojn post sia malsanigho. PAG§193, 2b.
II) Loko: = malantaw.
>antaw.
postajho  Bazo. Bazamento. SJhE4. Postvangoj.
precize  kiel planite: lawhorare.SJhE15.
Predikato
I) Ago aw stato, kiun oni asertas plenumata de la subjekto.
II) Stilo: oni ghin akcentas postmetante la subjekton: *Kuregis la knabo per sia tuta forto, sed li ne povis atingi la papilion. PAG§25;
Predikativo  Kvalitesprima parto, kiu portas la propran sencon de la predikato: *(la domo)subjekto [(estas)kopulo (blanka)predikativo]predikato.
Estas uzata chiam en nominativo, t.e., sen prepozicio kaj sen la finajho -n.
I) Subjekta p. estas komplemento, kiu difinas aw kvalifikas la subjekton per kopula verbo (esti, shajni, ighi, aspekti, k.s.) *Tiu aeroplano shajnas libelo.
 A) Adjektivo: tio estas la plej ordinara kazo:
  i) *Leono estas forta;
  ii) akordo law la senco:
   a) *Al tiu aw alia gento vi donos la rajton esti mastroj;
   b) *Egale senkawzaj estas la tro granda ghojo kiel ankaw la malghojo (=tro granda ghojo kaj malghojo).
  iii) subjektoj konsistantaj el frakcisignifa nomo kaj el plurala suplemento: *Certa nombro da akcioj estu pagataj;
  iv) MULTE DA:
   a) singularo, se temas pri abstraktajhoj: *En certaj okazoj, multe da sagho estas pli malbona, ol se oni ghin tute ne havas;
   b) pluralo, se pri konkretajhoj: *Multe da larmoj estis ploritaj pri la mortinta birdo;
  v) > Infinitivo II B)
 B) Adverbo, kiam la subjekto estas
  i) infinitivo: *Resti kun leono estas danghere; *estas malpermesite fumi chi tie;
  ii) propozicio: *Estus tre bele, ke ni iru al la fonto;
  iii) tute ne ekzistas: *Chie estas tiel silente!
II) Adjekta p-o estas speciala kazo, en kiu la predikativo karakterizas tiom la verbon, kiom la subjekton. Ech rilatante al la verbo oni uzas la finajon -a. *Shi dancas nuda (= shi dancas kaj shi estas nuda). Ni enlitigis felichaj.
Tiu p-o priskribas la staton de la subjekto en la momento, kiam li agas (*shi edzinighis malricha), dum la adverbo priskribus la manieron de la agado mem (*shi edzinighis malriche).
III) Objekta p-o estas
 A) komplemento, kiu rilatas samtempe al la verbo kaj al la akuzativo. Per la verboj nomi, fari, igi, porti, vidi, ks. oni esprimas faktojn, kiuj ofte ech ne estas realaj, sed nur atribuataj. *Mi vidis la libron makulita (la libro ne estis makulita) *Mi vidis la makulitan libron; *Li jughas sin senerare *li jughas sin senerara (la senco postulas, ke la adjektivon aw substantivon anstatawu subpropozicio komencighanta per KE: *mi trovis la vinon bona = mi trovis, ke la vino estas bona);
 B) rezulta adjekto, kiu esprimas la staton estighinta per la predikata ago: *Elekti iun prezidanto.
IV) Identa p-o, kiel subjekta statadjekto: *Al la feino kreskis flugiloj kaj shi forflugis birdo (=kiel efektiva birdo); *Shi komencis sian karieron kiel cirka dancistino, kaj shi mortis Teodora, amata edzino de imperiestro.
V) Stilo: La p-on oni akcentas metante ghin antaw la subjekto plus predikato: *Granda estis mia chagreno; prezidanto oni lin elektis; dormi li shajnas. KL76; PAG§168; 170,4; 200 I; 204; 274.
>Apozicio, Epiteto.
preparo  *Buku vin! Jen la tasko. SJhE6.
Prepozicioj
I) La prepozicioj enkondukas substantivojn, sed ankaw iujn lokajn kaj tempajn adverbojn aw adjektojn: *Ghis kiam vi insistos? Post kiam ili kverelis, ghis kie ili iris? Ghis sub la ponto.
II) Stilo. Oni ghenerale evitas uzi tian prepozicion, kies senco estas jam esprimita de la adjektsubstantivo mem. Pro tia mal-emo al pleonasmo oni diras ekzemple: *En (ne: law) maniero; el (ne: pro) ia kawzo; kun (ne: per) helpo; kun (ne: por) celo. Tio ne estas regulo; tamen, ghenerala tendenco. PAG§213.
III) Prepozicioj uzataj kiel prefiksoj che la verboj >Verbaj radikoj.
IV) Prepozicioj uzataj kiel prefiksoj che la adjektivoj >Adjektivaj radikoj.
>Eraroj: Prepozicioj.
Prepozitivo  Chiu gramatika kazo krom nominativo kaj akuzativo. KL141.
Preskawrimo
I) Rimoido. La rimelementoj samas ghis la postakcenta vokalo inkluzive, sed post chi lasta la rimelementoj diverghas: *hieraw-fiera. Ghia rimvaloro dependas de la grado de la divergho.
II) Tute bona ghi estas, se la diverghantaj finkonsonantoj estas parencaj inter si: *tiam-alian.
III) Ne fushas la rimefekton la manko de akuzativa finajho en unu el du pluralaj rimvortoj: *Lernis mi vortojn,  / Artojn de la Sci', / Nun per spiritfortoj / Mem miraklos mi.
IV) Pli surda estas la rimo, se la finkonsonantoj tute malsame sonas: *diaj-mian, groteskaj-preskaw.
V) Tute fushighas la rimefekton se unu el la rimvortoj havas en la fino la siblan S. LSF102.
pretendi
= fanraroni: +indikativo. *Li pretendis ke li estas granda konanto de leghoj.
= postuli: +volitivo. *Li pretendas ke oni donu al li chion. KL116.
preter  Apudan tramovon: montras objekton aw lokon en kies proksimeco iu aw io pasas, irante plue: *Li pasis preter mi sen saluto; la enirejo trovighas preter tiuj fenestroj; ghi iris al li preter la buchon (=ne profitis al li).
  preter, tra, trans

tra

trans

preter
indikas movo de flanko al flanko, de unu ekstremo al alia
indikas stato
indikas movo de objekto pasante en proksimeco de loko kaj irante plue
Boatisto pasas TRA la rivero per boato, kaj, TRANS la rivero, banighantoj kushas sub ombrelo. La awto de S.ro Parker jam pasis PRETER la ponto. KL37.
Preterito  -is: esprimas tion
I) kio okazis antaw la momento, kiam oni parolas: *Hieraw li diris al mi la veron;
II) kio okazis en la inteco, sed ne plu okazas: *Tiu chi malfalicha infano devis du fojojn en chiu tago iri cherpi akvon.
Prezenco  -as: esprimas tion
I) kio okazas en la momento, kiam oni parolas: *Efektive, mi rememoras;
II) kio estas kutima, ordinara: *En vintro oni hejtas la fornojn;
III) kio okazas de certa tempo ghis nun, kaj eble plu: *Jam de du jaroj dawras la malsato;
IV) kio estas vera en iu ajn tempo: *Lupo kaptas, sed ankaw enfalas;
V) kio okazis en la inteco, sed oni prezentas kvazaw ghi nun okazus: *Herodoto rakontas ke...;
VI) kion oni deklaras kvazaw ghi havus senliman valoron: *La komisiono konfirmas la konstru-planon;
VII) kion oni citas: *Platono skribas ke... .
pri  karakterizas
I) la substantivan suplementon de temo pri kiu la determinato traktas: *Libro pri lingvoj;
II) che ad-substantivo derivita el spiritfunkciaj verboj, la objekton: *Penso pri iu (>de II D);
III) suplementon de adjektivoj, por montri la aferon, okaze de kiu oni atribuas ian kvaliton al iu: *Avara pri mono;
IV) sintenon: *Mi faros pri li, kiel vi ordonis. PAG§§133; 138; 144; 211.
  pri-
Faras objekton rektan el nerekta. *Prisilenti sekreton (= silenti pri sekreto). *Li ne priparolis la aferon, nur parolis pri ghi. KL136; PAG§399.
Priskribo  Suplemento de - indikas
I) ligitecon kun ago, stato: *kampo DE batalo; la edzino de via juneco;
II) kvaliton
 A) abstraktan: *Homo DE granda talento; chevalo DE blanka koloro;
 B) per konsistparto: *Segho KUN rompita piedo; virino KUN stumpa nazo;
III) veston, kovritecon: *Homo EN frako; la ondoj EN vesto de shawmo;
IV) kunecon kaj senecon: *Akuzativo KUN infinitivo; akuzativo SEN prepozicio;
V) cirkonstancojn:
 A) *Kuracisto MALGRAW volo;
 B) *Respondeco ANTAW Dio;
 C) *Afero EKSTER dubo;
 D) *Rimedo KONTRAW veneno;
 E) *Sekreto SUB sep sigeloj;
 F) *Novelo SUB la titolo Albina.
pro
I) Kawzo: *Mia foriro pro monmanko.
II) Motivo: *Li amas shin pro shia beleco
III) Vendobjekto: *Ricevi cent frankojn pro la vesto (>per, por). PAG§§138; 208; 209.
proparoli, propeti Ilia signifo estas simila al tiu de PORPAROLI, PORPETI, sed "pro" akcentas ke la paroladon, aw la peton oni faras anstataw iu, pli ol por favori iun. KL136.
problemo
malmulte rilatanta al la vera vivo: Akademia problemo.
Neatendita problemo, komplikajho: Estas kerno en la cherizo.- Estas tubero en la afero.
Priparoli jam solvitajn aw forgesitajn problemojn: *Ne elfosu kadavrojn!
Problema, konfuza situacio: Kaco. Salato.
Solvi interpersonajn problemojn: Gladi siajn diferencojn.
Sen komplikajhoj: *Iris tute glate. SJhE17; 19
prokrasti  *Mi havas iujn ideojn sur breto.- Meti en fridujon. Meti en glacion. SJhE1; 6; 13; 14; 17,34.
promesi  Kupono ne estas varo (mi ne volas havi promeson sur papero, sed tion en vero). SĴE22.
Psewdosubpropozicioj
Estas enkondukitaj per KIO aw KIU, kiuj ne anstatawas frazelementon de la antawa propozicio, sed rilatas al la tuta enhavo. Ili estas transformeblaj en propoziciojn kopulajn: *pro via fusho ni devas komenci chion de antawe, kio (= kaj tio) estas ege malagrabla por mi; ili eble rifuzos, che kiu (= kaj che tiu) okazo ni devas jam difini nian sintenon.
Anstataw
Skribi
Li instruis en tiu sama lernejo, de kiu li estis elpelita
Li instruis en tiu sama lernejo, kvankam li estis antawe elpelita el ghi. PAG§226.
Psewdosuperrimo Rimantaj radikoj kun la samaj sufiksoj (*falema-batalema). Chi tiuj transrimitaj, aw superrimitaj >adasismoj estas plenvaloraj puraj rimoj. LSF95.
psikologio  Frustracii.- Hejmsopiro.- Kulposento.- Mezkvalito
Pura rimo
I) >Simpla pura rimo
II) >Apogita rimo
III) >Apogitaj sufiksrimoj
IV) >Superrimo
V) >Transrimo
VI) >Psewdosuperrimo
VII) >Adasismoj
VIII) >Lama rimo.


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z