I

-i  = 'e-i.
La i-finajho, kaj la ceteraj verbaj finajhoj, signifas "funkcii" aw "esti". Kun verbaj radikoj ili estas pleonasmaj. Kvankam pli aw malpli frue la verbaj finighoj eble ricevos la signifon de la verbo "esti", tamen ghis nun ili tiun chi signifon ne havas. OV445.
Ilia flankelemento povas esti
I) adverbo: *marteli: i martele (per martelo);
II) predikata atributo: *rapidi: esti rapida; nigri: esti nigra. Sed chi lastaj estas analizeblaj ankaw adverbe: *rapidi: funkcii rapide; nigri: funkcii, impresi nigre;
III) vere, la sempere verbigitaj adjektivoj chiam enhavas la nuancon de ago: *La nokto estas nigra (simpla konstato); *La nokto nigras (la nokto kvazaw agas, funkcias, impresas nigre). LSF28.
iam  *Iam estis regho... . Venos iam la tago... .- *Iam aw tiam, chiu el ni bezonas lin. *Iam kaj tiam, intermite, iuj gedancantoj iris parope... .- *Iam-tiam enkondukighis nova membro. KAR14; 65; 158; PAG§88
iel  *Iel aw tiel. PAG§98.
ideoj  Baskoportanto: iu kiu sekvas ideojn de alia, nehavante proprajn.- Cerbofulmo: subita ideo.- Cerboshtormo: ideoj kaj proponoj sen tuja konsiderado pri praktikaj eblecoj.- *Donu cigaron al li: lia ideo estas bona.-Enfali: subite veni ideo al kapo. SJhE4; 7.
-ifi  Igi -o: *Varmifi. PAG§414.
-igi  Fari -a, fari, ke io estu -a (neniam: fari ion el io): *Li igis la soldatojn mortigi (= la soldatoj mortigis) * Li igis mortigi la soldatojn (= la soldatoj estis mortigitaj). Finigi (ion per iu alia) * fini (mem ion). PAG§119C2; 358.
-ighi  Sin shanghi -a, ekesti -a.
I) Kun netransitivaj verboj (komenca aspekto) signifas "ekesti ia": *sidighi, starighi.
II) Kun transitivaj verboj (>mediala vocho) signifas "esti -ata": *la shtono rulighas.
III) *Se oni fermas la pordon, mi diras: La pordo estas fermata; se la pordo ighas fermata el nesciata kawzo, mi diras: la pordo fermighas. LSF26; PAG§104.
ili  Kelkfoje oni trovas la pluralon ILI, ech temante pri kolektivo da homoj, kiam oni atentas pli individuojn ol la aron: *la metiejo apartenis al maljuna paro: baldaw ili ekamis la silenteman submajstron. PAG§46a. >ghi.
iluzio  Seniluziigho: malvarma dusho. SJhE9.
Implikitaj subpropozicioj  La demandvorto aw la subjunkcio de la unua propozicio estas samtempe la objekto aw adjekto de la dua: *kion vi volas, ke mi faru? (= kion vi volas?, kion mi faru? Ne tre bona konstruo, estas allasebla nur kiam la antawa propozicio havas gramatikan sencon ankaw en si mem, t.e., kiam la demandvorto aw subjunkcio de la antawa propozicio apartenas sence al ambaw propozicioj: *kion vi awdis, ke oni diras pri tio? ("kion vi awdis" havas sencon; "kion vi awdas, kion oni diras?"). Sed Kiu diras la homoj, ke mi estas? ("kiu diras la homoj": "diri" postulas objekton; "Kion diras la homoj (pri tio), kiu do mi estas?")
Anstataw
Skribu
Kion vi awdis, ke oni diras pri tio? Kion vi awdis diri pri tio?
Uzu ghin nur en tiuj okazoj, kie vi vidas, ke ghi estas efektive necesa
Uzu ghin nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ghin efektive necesa
Kiu diras la homoj, ke mi estas?
Kion diras la homoj (pri tio), kiu do mi estas?
La homo, kiun vi asertis, ke vi vidis, estas delonge mortinta
La homo, pri kiu vi asertis, ke vi vidis lin, estas delonge mortinta
Ekzistis neniu fajrejo, kie shi ne scius, kio estas kuirita. 
Ekzistis neniu fajrejo, pri kiu shi ne scius, kio estas kuirita sur ghi. PAG§231
inda  Merita je. PAG§351.
Indikaj propozicioj
I) Simpla:
 A) Indikativo:
  i) aserto: *Chiu vulpo sian voston lawdas;
  ii) ekkrio: *Kiom mi devis klopodi!
  iii) dubo (kun adverbo aw SHAJNAS): *Miaopinie vi devas iri.
 B) Kondicionalo:
  i) supozo: *Li elspezus ech la trezoron de Dario;
  ii) deziro: *Mi manghus ion;
  iii) timemo aw ghentileco: *Mi volus vin viziti.
II) Subordita: asertas aw eksplikas ion faktan. Indikativo: *mi vidis, ke li falis. PAG§§214; 231.
Indikativo  (Indika modo: -as, -is, -os) estas uzata se temas pri
I) ago prezentata kiel reale okaz-anta, -inta aw -onta: *Mi ne volis cedi;
II) nur ebla ago,
 A) dependanta de kondicho: *Oni gajnas nur, se oni riskas;
 B) aw ne: *Chu estas eble, ke mi chiam estos venkita de li?
industrio  Dizajno.- Termika povumo.
Infanoj  Ludi kashe kaj serche
Infinitivo  -i
I) estas uzata
 A) kiel predikato anstataw volitivo: *Ne movi la bushon!;
 B) kiel predikato, anstataw indikativa prezenco, futuro aw kondicionalo, che ekkriaj, demandaj aw hezitesprimaj frazoj: *Malesperi kaj tamen ne morti!; se konsideri... (= se oni konsideras...);
 C) kiel objekta predikativo en atribua ag-propozicio: *Li sentis sin fali;
 D) kun valoro de substantivo, kiel
  i) subjekto: *Morti por la patrujo estas agrable;
  ii) objekto:
   a) rekta:
    1) *Vi amas preni, amu redoni;
    2) Estas deviga kun DEVI, POVI kaj VOLI: *vi devas obei;
   b) traktativa: *instrui iun skribi (= instrui iun pri skribado); *chesu min honori per tia titolo;
  iii) predikativo: *Flati al iu ne estas fari al li servon;
  iv) suplemento: *Estas tempo por morti kaj tempo por naski;
  v) adjekto
   a) cela:
    1) predikata kaj infinitiva ago ne havas la saman subjekton: *oni kondamnis lin labori en pundomo;
    2) subjektidenteco: *kiu rabi eliras, ofte nuda revenas. *Jen vi iras dormi kun viaj patroj;
   b) nerekta: la uzo de POR, ANSTATAW, ANTAW OL, POST OL, KROM kaj INTER antaw infinitivo ne estas escepto, char en tiu kazo ili funkcias ne kiel prepozicioj, sed kiel konjunkcioj; t. e., ili, kiel DUM, jen estas prepozicioj, jen konjunkcioj. (ANTAW OL chiam havas funkcion de konjunkcio, kaj ANTAW chiam havas tiun de prepozicio);
 E) kiel suplemento de substantivo
  i) anoncvorta, kiu signas la specon, kategorion, kadron de la infinitiva ago (artifiko, danghero, intrigo, kutimo, maniero, politiko): *sperta pri artifiko elturnighi el la devoj;
  ii) kiu esprimas akcelon aw malakcelon: *sen forto movighi.
 F) kiel suplemento de adjektivo
  i) post EMA, INKLINA, KAPABLA, LIBERA kaj PRETA: *mi estas inklina akcepti vian proponon.
  ii) sentesprima: *shi estis laca esti diino de la balo.
II) Kiam ghi estas
 A) subjekto de kopulo, la predikativo estas adverbo: *resti kun leono estas danghere;
 B) komplemento de alia predikato aw de moda helpverbo, la predikativo estas adjektivo: *pli bone estus esti nenaskita; povas esti ebla, ke li ne venos. KL47; PAG§§93-119; 141; 144-182; 169; 186.
influo  Regi, tiri la fadenojn: *Mi provos tiri kelkajn fadenojn. SJhE11.
informadiko  Adaptilo (karto).- Agordi.- Alklako.- Aparataro (hardvaro).- Cifereca (dighita).- Chiesajho (frivaro).- Datenoj, datumoj, donitajhoj, informeroj.- Datenprogramo, datumaro.- Diskedo.- Diskedilo.- Disko kompakta.- Duuma (binara).- Ekrano.- Ekspansiaj fendoj.- Elshuti.- Enigilo.- Foliumilo (browser).- Fona tasko.- Funkcio-klavoj.- Kapacito.- Karaktro.-  Karto (grafika, komunika).- Klavaro.- Kompakta stordisko (CD-ROM).- Kromprogramo (plug-in).- Komputi, komputiko, komputilo.- Komputilreta poshto, retposhto.- Konektejoj paralela kaj seria.- Kurentprovizado.- Lampetoj.- Listi.- Malfari.- Mastruma programo.- Memorero.- Modemo.- Muso.- Pendomenuo.- Pepo.- Printilo.- Procezilo.- Programaro (softvaro).- Rekte alirebla memoro (RAM).- Rubujo.- Signalero.- Signo (karaktro).- Skripto.- Softvaro.- Spasmo (interreta trudata reklamo).- Shaltilo.- Tekstprilabora programo.- Tekstredaktilo.- Turo.- Tut-tera teksajho (TTT = WWW word-wide web).- Uzulo.- Verkilo. 9701Mto11; SJhE.
informi  Kolekti informojn: *Eble mi iom disawskultu? Por malbonfamigi: elserchi koton pri iu. - Ne rekte demandante: *Mi fishkaptis, sed nenion eltrovis.
Neinformita pri io: *Esti en malhelo.
Nepublike: *Mi donos miajn rimarkojn al vi en koverto.
Pene cherpi: *Ni devis dragi en kelkaj bibliotekoj por ekhavi informojn pri tio.
Scii sen informigho :  *Mi ne povas flari ke vi tion volas!; sen instrukcio fari: *Li bezonas nur flari kaj sukcesos en chio. SJhE3; 9; 12; 15; 21.
-ino  *Shi estas nura ino. PAG§339.
insigno  *Mi forgesis mian etikedon en la hotelo. SJhE10.
insultoj  Achigi chion.- Harsplitema.- Simplulo.
  - por alilandanoj
Importita.
Nesperantisto: Gojo.- Algherano: Alghano.- Awstriano: Shnicelo.- Belgo: Belsho.- Boliviano: Bolivo.- Brito: Bruto.- Bulgaro: Bulgo, vulgaro.- Cejlonano: Cejlano.- Chino: Chinko.- Franco: Flento.- Germano: Dojcho, shawrkrawtulo.- Greko: Gliko, grego.- Gvatemalano: Gvatemulo.- Hispano: Spanjolo.- Hungaro: Gulashulo.- Irlandano: Miko.- Italo: Spagetulo.- Japano: Japo.- Jordanano: Jordo.- Meksikano: Grizero, chikano.- Mongolano: Mongo.- Nederlandano: Nedero, nedo.- Norvego: Norv(et)o.- Pakistano: Pakisto.- Papuo: Papago.- Polo: Polako, polsko, pulo.- Portugalo: Porkogalo.- Singapurano: Singapulo.- Svedo: Svensko.- Sviso: Shvico.- Usonano: Gringo.- Venezuelano: Frenezuelano. 8502Mto30; 8508Mto27; SJhE16.
intenci  *Li celite-akcidente renversis la tason. Duone kuirita.
*Ŝajne li ion kuiras en tiu direkto. *Tiurilate li havas poton sur la fajro.
SJhE1.
inter
I) Karakterizas
 A) sendistingan elekton: *Unu inter pluraj. Homo el inter la homoj;
 B) cirkonstancon, che pluralo: *fari vojon inter dangheroj; li trovis shin inter larmoj;
 C) reciproka interrilato: *dividi ion inter pluraj personoj;
 D) apartigon aw diferencigon inter du aferoj: elektu inter resti aw foriri.
II) Stilo: oni ne uzu rilativon post INTER: *la knaboj, inter ili mia frateto, iris al la kampo (ne: inter kiuj...).
III) Slange:
 A) Movighi (socie) inter: *Tiajn rondojn ne inter(est)as mi.
 B) Malorda situacio: *Tiu kunveno aspektis kiel interkona vesperoPAG§§133 B III; 200 B a; 210; 238; SJhE16.
intereso
Propra: *Li chiam laboras por propra budo.
Ne interesighi: *Li dawre rigardis sian horloghon. SJhE6; 15.
Interjekcioj
ach! 
aha! 
ahh! 
aj! 
ba! 
baj... baj...; lu... lu... 
be! 
bis! 
brr! 
bum! pum! 
chit!; shsh! 
dirlididi! 
eh! 
ej! 
ek! 
eks! 
fi! 
for! 
fu! 
ha lo! 
ha! 
ha! 
ha, ha! 
halt! 
he! 
he, ho! 
hej! 
help! 
hi! hi! hi! 
hi, hi! 
hm! 
 

ho ruk! 
ho! 
hoj!; ho hoj! 
hola!; ho he!;ho vi ho!; uhu!; hu ho hu! 
hop! 
hop-hop! 

hot!; hoto! 
hu! 
hu!, huj!, aw!, oj! 
hura! 
hush!; tju! 
lo!; ts, ts! 
nu ho! 
nu! 
oj! 
pa, pa! 
stop! 
tpr! 
wa! 
ve al mi! 
ve!; ho, ve! 

koleron
komprenon
kompaton, chagrenon
subita sufero, tre viva ghojo
nekredemo
por lulendormigi infanon
konfuzitecon
por aprobe peti ke aktoro rekomencu brilan pecon
frostighon
subitan, neatenditan falon
por silentigi iun
moka kontrawstaro
mistaksan interrompon
dubeton, mildan malaprobon
por ekirigi
kiam io rompighas. Kian oni sukcesas mortigi besteton.
nawzon, mallawdon
la plej forta por forpeli
lacighon, detenan ridon
por telefone alvoki
admiron
timkrieto 
doloron, ironion
por altigi homon
la plej simpla por altiri la atenton
pli vigla ol al antawa
kuraghigha alvoko
helpopeta alvoko
virina ridkluko
nervan aw knabinan ridon
1) por esprimi ke oni povas kontrawstari, sed preferas silenti
2) ghenatecon, konfuzitecon
3) por simuli tuson kaj averti iun, ke oni cheestas
alvoko al kuna subita fortostrecho
vivan senton
marista alvoko
por alvoki iun de malproksime

por instigi al salto
*Maljuna Akademia pedelo, kiun Zamenhof hop-hop-igis sur siaj genuoj dum la Bulonja Kongreso.
por antawen irigi chevalon, forpeli bovon, k.t.p.
ektimon
suferon
tre vivan ghojon kaj apogon
por fortimigi birdon, hundon, ktp.
por alvoki knabon, gazetvendiston, ktp.
por atentigi pri io sekvanta
por chesigi interparolado
bedawron
senzorgecon
por altigi mashinon, kaj en la maristalingvo
por eksciti chevalon
krio de bebo; bojo de hundo
memkompaton
doloron. BS35; 37; 126; KL73; PAG§125-126.

vidu Sakrojo kaj blasfemoj.
Interpozitivo 
Zamenhof rigardas du substantivojn ligitaj prepozicie kiel adverbo, kaj uzas ilin sen gramatika ligilo: *mano en mano ili eliris (Londona Biblio: manon en mano). PAG konsilas ilin uzi en la Zamenhofa formo.
PAG§185,3.
Interpunkcio  Che numeraloj oni ne uzas streketojn (do ne 2-a sed 2a).
Oni uzas spacon antaw m, km, kg, %, ktp. (do 8 m).
Punkto, demanda signo, krisigno, ktp. trovighas inter la citiloj (") se la frazo al kiu ili rilatas komencighas inter la citiloj: *Li kriis "Helpu min!" sed: *Li vokis sian "pachjon"! Mto.
intuicio  *Havi antenon por io. SJhE2.
Inversa rimo  Inversa sinsekvo de rimkonsonantoj: *ingo-digno, patro-karto. Ne havas fortan rimefekton. LSF104.
iri
I) Foriru!: *Spiru iom da fresha aero!
II) Rapide -: *Kien vi galopas? SJhE1; 13.
iu, ia, neniu, nenia  IU kaj NENIU estas kvazaw duondifinaj artikoloj, char ili, ne difinante la opan individuon aw objekton, tamen difinas certan grupon, aw kategorion, al kiu la respektiva objekto apartenas. IA kaj NENIA kontrawe, difinas nek la opajhon, nek ghian kategorion.
*Antawe oni parolis chi tie ankaw france kaj germane, sed nun
oni jam parolas NENIUN lingvon (nek la francan, nek la germanan) oni parolas tie chi NENIAN lingvon (se tiu loko estus la lando de mutaj senligvuloj). 
*Mi ricevis iun libron de (poseda) mia amiko  * mi ricevis ian libron de (ablativo) mia amiko. LSF74; PAG§85 IV.
-iva  -pova, -kapabla (aktiva responda al la pasiva -EBL). PAG§354.
-izi
I) Apliki ion science aw metie: *kuprizi;
II) apliki metodon de iu: *pasteurizi. PAG§360.
2006 06 20


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z