Gh

gheni  *Deiru de mia dorso! SJhE9.
ghi  Oni uzas GHI
I) kiam temas pri kolektivo da homoj: la popolo, la nacio, la armeo, la societo ktp.: *Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis ghin; >ili.
II) kiam temas pri infano, che kiu la demando pri sekso ankoraw ne tre gravas;
III) kiam temas pri bestoj, ech kiam oni precize parolas pri la sekso de la besto. Oni uzas LI kaj SHI nur, se la klaro tiom postulas;
IV) kiam temas pri personigitaj aferoj, oni uzas lawvole LI, SHI, GHI, law tio, chu oni volas atribui al ili viran, inan aw senseksan karakteron;
V) por esprimi la tute ne precizan ideon de priparolatajho en la esprimo "ghi estas": *Chu ghi estas vi, sinjorino, kiu diris...?. La nuna kutimo estas simple forlasi la pronomon: *Estas mi, kiu faris. PAG§§46;47a.
ghis  Prepozicio kaj subjunkcio.
I) Loke: signifas atingon de celita objekto (oni ne povas diri: li iris ghis sia amiko por premi lian manon).
II) Tempe: signifas
 A) ke la plej malfrua dato povas esti ankaw la esprimita dato mem (>antaw): *mi sendos la artikolon ghis dimancho (plej malfrue en dimancho);
 B) finon de dawra ago: *mi ne forgesos vin ghis via morto.
III) GHIS KIAM
 A) Plejofte, pleonasma.
 B) *Skribu al mi, ghis kiam mi povos trovi vin hejme (demando pri informo) * Skribu al mi, ghis mi povos trovi vin hejme (peto pri korespondado atendante interparolo)  PAG§190,3; 193,1; 195; 253.

2006 06 20


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z