F

Faktitiva vocho
I) Sinteza formo: -igi (= fari).
 A) Kun netransitivaj verboj: senco aktiva: *dormigi (= igi dormanta). *Li atentigis shin. *Konantigi iun pri io.
 B) Kun transitivaj verboj: senco pasiva: *konstruigi (= igi konstruata). *Li sentigos al vi sian skurghon. La domo estis konstruigita de Pawlo per Petro; *pentrigi sian bildon per fama artisto. *Shi kombigis al si la harojn per servistino kun ora kombilo. *Konatigi iun al iu.
II) Analiza formo: igi. La kawzata ago estas aktiva. Do:
 A) kiam la sinteza formo estas uzata nur kun pasiva senco de la kawzata ago, oni uzas la analizan formon por signi ties aktiva senco *igi (arkitekton) konstrui * konstruigi (domon);
 B) kiam ankaw la sinteza formo signifas aktivan agon kawzatan, oni ne uzas ghin: ("starigi", ne "igi stari")
III) Kun "lasi"
 A) = ne malhelpi.
  i) Se la subjekto de la ne malhelpata ago identas kun tiu de "lasi", ghi estas pasivsenca: *Shi lasis sin trompi;
  ii) se ne, ghi estas aktivsenca: *Shi lasis lin trompi.
 B) = ne igi ke, kun adjektiva predikativo: *Lasi ion malplena. PAG§119C.
fali
 alfali: *La alfalanta lumo estas reflektata kaj refraktata;
 defali: *Kolekti defalintajn foliojn. Defalas dentoj, skvamoj. Defali de siaj esperoj. Defalintaj angheloj, knabinoj. Moab defalis de Izrael post la morto de Ahhab. La temperaturo konstante defalas.
 disfali: *De guto post guto disfalas granito. La regno de Aleksandro disfalis post sia morto en lokajn reghejojn.
 elfali: *Nukso venis, kiam dentoj elfalis.
 enfali: *Enfali en kavajhon. Enfali en malsanon, mizeron, malespero. La enfalinta mino, brusto. Kun enfalintaj okuloj, vangoj. La knaboj tumulte enfalis en la salonon.
 forfali: *La esperojn de mia vivo mi vidis forfali en la abismon. Komuna faktoro de la du membroj de ekvacio forfalas per dividado.
 refali: *Mortpale refalanta en sian seghon. Refali en la rutinon, en la pekon.
 subfali: *La branchoj subfalis sub la negho. Li subfalis sub la malfelicho.
 trafali: *La shelo de la tero estas fortika, ni ne trafalas ghin! PIV.
fare de (far'de, far)  Karakterizas, che ad-substantivo derivita el
I) alternsubjektaj verboj, la personan subjekton: *amuzo fare de kantistoj (>de IIB, per);
II) verboj kiuj povas havi personajn subjekton aw objekton, la subjekton: *la murdo fare de Petro (>de IIE). PAG§138.
fari
Artefarita afero: fabrikajho.
En maniero nekutima aw nesciata: *Li kombinas ion en tiu direkto. SJhE20.
Faro, ago: *Mi ne shatas tiun farajhon.
Negative aw admire: *Kion li tie fabrikas?
Ne plu kalkuli pri efektivigho: *Vi povas forgesi pri tiu funkcio.- *Vi povas fajfi je tio.
Neregule fari: *Mi ne shatas tiajn kombinajhojn.
Regule fari: *Li havas abonon je tiaj rigidaj rimarkoj. SJhE10; 11; 12; 20.
fi-  Dum -ACH- esprimas plie senvalorecon, maltawgecon, FI- esprimas nawzecon aw moralan kondamnon: *fihomo (nawza aw malmorala homo), homacho (senvalora homo). PAG§426.
fiaski  Akcepti fiaskon, malprofiton: *Tiel okazis. Kalkulu vian profiton. SJhE18.
Finajhoj  Finajhon apud finajhon oni neniam konservas. Ghuste por eviti tion oni havas ja la sufiksajn parajn elementojn (eco por a-o, ado por i-o). La solaj esceptoj estas "vivuo"(Zamenhofa) kaj "hurai". KL128.
Fingro  *Klavojn for! SJhE19.
fishkapti  Provi kapti fishojn. *Fishkaptije komplimentoj. SJhE12.
flati  *Chu vi awdis kiel li buteris shin? SJhE6.
for-  = -i fora, for-i. PAG§367.
forgesi
Komplete -: *Mi preparis mian rakonton, sed kiam mi eniris che la direktoro: nigra ekrano.
Ne konsideri: *Tiun rimarkon ni arhhivigu.
Preteratenti: *Viaj shuoj certe havas ferion? SJhE3; 10; 12.
foriri  *Batu la brikojn! Trotu la trotuaron! Se vi dawrigos, mi prenos mian dentbroson. ¶Neforiremo: *Estrarano kun sidokarno. SJhE6; 8; 19.
Frazo
I) Simpla: unupropozicia
 A) >Indika propozicio
 B) >Dezira p.
 C) >Ordona p.
 D) >Demanda p.
II) Kompleksa: plurpropozicia
 A) kunorditaj propozicioj
  i) >kopulaj
  ii) >alternativaj
  iii) >adversaj
  iv) >konkludaj
  v) >klarigaj
  vi) >psewdo-subpropozicioj
  vii) >parolo rekta
 B) suborditaj p.: subpropozicioj. Estas nur kompletiga parto de la chefpropono
  i) kompletivaj
   a) law funkcio
    1) subjektaj
    2) objektaj
    3) predikativaj
    4) de nerekta objekto
   b) law formo
    1) >rilataj
    2) >eksplikaj
    3) >demandaj
    4) >implikitaj
   c) law modo de la predikato
    1) >indikaj
    2) >celaj
    3) >supozaj
  ii) epitetaj
  iii) adjektaj
   a) >lokaj
   b) >tempaj
   c) stataj
    1) situaciaj
     1.1) societaj kaj separativaj
     1.2) >kondichaj
     1.3) >koncedaj
    2) originaj kaj rezultaj
   d) modalaj
    1) manieraj
     1.1) manier-indikaj
     1.2) >komparaj
     1.3) instrument-indikaj
     1.4) >konsekvenc-indikaj
    2) >kawzaj
    3) >celaj
III) Stilo:
 A) la loko de l'plej forta akcento estas la komenco de la frazo;
 B) por la subjekto: la fino;
 C) eviti lokigi la akuzativajn personajn pronomojn
  i) en la fino;
  ii) post la predikato, krom se sekvas ankoraw frazelementojn. PAG§274.
fumi  Cigaredo, cigaro, hashisho, ktp.: brulajho. SJhE6.
furzi  *Aerumi sian ventron. SJhE1.
fush-  *Objekto amatore farita. *Law tiu verkanto... SJhE2.
>mis-.
Futuro  -os: esprimas tion,
I) kion oni opinias okazonta post la momento, kiam oni paroloas: *li diros al mi la veron;
II) kion oni volas, ke iu faru: *venu, ni vendos lin;
III) kies okazivecon oni antawvidas: *se vi achetos sklavon hebreon, li servu dum ses jaroj. PAG§115,3.

2006 06 20


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z